Senresponde la martirino skoldas. kraĉas al la okuloj de l' tirano kaj la idolojn ŝi disĵetas kaj la farunon de l' ofero piede tretas. Venas tuj du ekzekutistoj, ŝiras al ŝi talion junkan, kaj tra l' virga flanko la ferajn ungojn batas tranĉe ĝis osto; Eŭlalia la markojn nombras. "Jen, vi skribos sur mi, Sinjoro; kiel ĝue legi ĉi signojn, notojn de trofe' via, Kristo! Via sankta nomo diriĝas per purpuro de salta sango." Ŝi senplore kaj ne ĝemante kantas gaje, neŝanceleble, en l' anim' dolore ne hidas, per la juna sang' de la membroj haŭton lavas fonto tepida. La torturo lasta ne estis la kruela ŝiro de vundoj ĝis ripkorbo, nek erp' de haŭto, sed torĉflamo sur ambaŭ flanko. kaj sur ventro al ŝi furiis. Fluis dense harar' odora, envolvante al ŝi la ŝultrojn, por ke ŝia ĉasta pudoro kaj honoro virga kaŝataj estu per buklar' de la kapo. Flam' kraketa vizaĝen flugas, per harar' nutrate la kapon kaptas, ĝin superante pinte, la virgin', volante rapide morti, trinkas buŝe la fajron. Nun neĝblanka kolombo, ŝajne el la buŝ' de la martirino elfluginte, ŝvebas al astroj: la spirito de Eŭlalia, lakta, senmakula, rapida. Kol' fleksiĝas animforire, sur ŝtiparo la fajro mortas, la senviva korpo paciĝis, spir' triumfe jubila birde flugis al la ĉielaj temploj, Vidis mem la ekzekutisto flugi el ŝia buŝ' la birdon, mire, konsternite li saltas, fuĝe kuri de sia faro, la liktor' mem time rifuĝas. Jen, la frosta vintro faligas neĝon kaj la forumon kovras, kaj al Eŭlalia la membrojn, kuŝajn sub la ĉiel' glacia linmantele ĝi ŝajnas vesti. |